VIZITU NIAN NOVAN RETAN LIBRO-VENDEJON: mondialbooks.square.site!

 

Aĉetu niajn librojn surloke, ekz-e sur Amazon: (Aŭstralio, Brazilo, Britio, Francio, Germanio, Hispanio, Italio, Japanio, Kanado, Nederlando, Pollando, Svedio, Turkio, Usono);

ĉe UEA;

aŭ ĉe aliaj lokaj retejoj: Abebooks, bookdepository, walmart, alibris, fishpond, biblio, mercadolibre (Argentino), angusrobertson (Aŭstralio), flipkart (Barato), bol.com (Belgio, Nederlando),waterstones (Britio), eslite (Ĉinio / Tajvano), bogpriser (Danlando), kriso (Estonio), adlibris (Finnlando), cdon (Finnlando), abebooks (Francio), booklooker (Germanio, Aŭstrio), buecher.de (Germanio), hugendubel (Germanio), thalia (Germanio), iberlibro (Hispanio), libreria/hashtag (Italio), montadori (Italio), libreriauniversitaria (Italio), kinokuniya (Japanio), kyiobo (Koreio), adlibris (Norvegio), bokklubben (Norvegio), loot.co.za (Novzelando), krainaksiasek (Pollando), libristo (Pollando), adlibris (Svedio), bokus (Svedio).


(Niaj elektronikaj libroj en Esperanto: www.bitlibroj.com)
(Beletra Almanako: www.beletraalmanako.com)

 Saltu tuj al niaj NOVAJ LIBROJ.



 Por ricevi informojn pri novaj libroj, donu vian retadreson kaj klaku "Submit":


 



Niaj novaj libroj:


Constantin Virgil Gheorghiu: La horo 25

Miguel Delibes:

Sinjorino en ruĝo sur griza fono
(Traduko al Esperanto)

ISBN 9781595694478
92 p. Mole bindita libro.
Tradukis: Antonio Valén
     

Sinjorino en ruĝo sur griza fono (1991) retrospekte elvokas la tro frue mortintan edzinon, kaj la rezulto estas belega am-historio kun ne pokaj membiografiaj elementoj....

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8" x 5"
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondialuzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike: (neniu, laŭ kontrakto kun la hispana eldonejo)

Miguel Delibes (1920-2010), aŭtoro de dudeko da roma­noj kaj eterna kandidato al la Nobel-premio pri Literaturo, kombinadis beletran kvaliton kaj facilan vendatecon. Sinjorino en ruĝo sur griza fono (1991) retrospekte elvokas la tro frue mortintan edzinon, kaj la rezulto estas belega am-historio kun ne pokaj membiografiaj elementoj. La edzino de la aŭtoro, Ángeles de Castro, virino delikata kaj tamen forta, estis lia ĉefa komplico kaj ankaŭ lia unua legantino. La romano evidente omaĝas ŝin, eĉ se la aŭtoro modifis kelkajn detalojn: ne la verkisto Miguel sed la pentristo Nicolás rakontas unuapersone, Ángeles nomi­ĝas Ana, la forpaso okazas unu jaron poste… Ni ĉeestas la evoluon de virino kun longa malsano nekripliga tra la okuloj de ŝia edzo; virino, kiu suverene belas kaj freŝas sur la griza fono de la malsano. Samtempe, du gefiloj de la paro sidas en prizono pro politikaj kialoj fine de la Franco-diktaturo en Hispanio…


Constantin Virgil Gheorghiu: La horo 25

Sten Johansson:

Falaflo en maco
(Originala romano en Esperanto)

ISBN 9781595694461
180 p. Mole bindita libro.

     

Jam de longa tempo Sten Johansson ne timas tuŝi sociajn kaj histo-
riajn temojn en siaj originalaj romanoj, kaj en Falaflo en maco li kuraĝe traktas – ĉefe tra la okuloj, sentoj kaj pensoj de la juna Filippa – unu el la plej tiklaj kaj komplikaj temoj de internacia politiko: la longe­daŭran konflikton inter Israelo kaj Palestino kaj ĝian influon sur la vivon de jud- kaj arabdevenaj civitanoj kaj de iliaj kuncivitanoj en aliaj landoj de la mondo...

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8" x 5"
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondialuzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike: (revenu!)

Filippa, juna sveda virino – ĝardenistino – el la sudsveda urbo Malmö, ne nur trovas sian propran vivon iel monotona, sed vidas sin ankaŭ inter du mondoj: Unuflanke, ŝia koramiko, Kasim, kiu naskiĝis en Svedio, havis geavojn kiuj – pro israelaj armeaj operacioj en Gazao – devis fuĝi el Palestino en Libanon, kaj havas patron kiu naskiĝis en la rifuĝejo de Bejruto sed poste translokiĝis en Svedion pro la milito en Libano. Kasim mem entuziasme partoprenas politi­kajn manifestaciojn de palestin­anoj en Svedio kaj ties batalojn kon­traŭ antiislamaj grupiĝoj, tiel fojfoje trovante sin meze de konfliktoj kun la sveda polico. Aliflanke, la juddevena avo de Filippa, kiel infano en 1938, devis fuĝi Vienon post la alveno de la germanaj nazioj en Aŭstrio, kaj unue ekvivis en Danlando, sed poste, dum nokta ope­racio, estis sendita al Svedio pro la danĝeroj de la naziismo eĉ en Danlando... 

Jam de longa tempo Sten Johansson ne timas tuŝi sociajn kaj histo- riajn temojn en siaj originalaj romanoj, kaj en Falaflo en maco li kuraĝe traktas – ĉefe tra la okuloj, sentoj kaj pensoj de la juna Filippa – unu el la plej tiklaj kaj komplikaj temoj de internacia politiko: la longe­daŭran konflikton inter Israelo kaj Palestino kaj ĝian influon sur la vivon de jud- kaj arabdevenaj civitanoj kaj de iliaj kuncivitanoj en aliaj landoj de la mondo.


Krause: Plena Vortaro Germana-Esperanto

Erich-Dieter Krause:

Plena Vortaro Germana-Esperanto
(en tri volumoj)

Vollständiges Wörterbuch Deutsch-Esperanto
(in drei Bänden)

A-G: ISBN 9781595694423
H-R: ISBN 9781595694430
S-Z: ISBN 9781595694447

La vortaro – la rezulto de pli ol 50-jara leksikologia laboro – enhavas pli ol 250 000 leksikajn unuojn (t.e. kapvortoj, vortkunmetoj, parolturnoj): ne nur la kompletan Esperantoleksikon de la ĉiutaga lingvo, sed ankaŭ leksikon el ĉiuj – ankaŭ la tute novaj – faklingvaj sferoj kaj multaj sciencaj branĉoj. Inter ili troveblas multaj terminoj, kiuj ekaperis en la germana lingvo kaj en Esperanto nur post la publikigo de la Granda Vortaro Germana-Esperanto (Buske, 2007). Ankaŭ la ekstereŭropaj influoj al Esperanto estas adekvate reflektataj.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

10" x 7" - dura kovrilo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial - aŭ uzu la suprajn ISBN-numerojn aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike: (revenu!)

Das "Vollständige Wörterbuch Deutsch-Esperanto" umfasst den gesamten Esperanto-Wortschatz nicht nur der Alltagssprache mit zahlreichen Wortverbindungen und Anwendungsbeispielen, sondern es präsentiert in relevantem Maße auch Wortgut aus allen, auch den neu entstandenen Fachsprachbereichen. Mit mehr als 250.000 Wortstellen (das sind Stichwörter, Wortverbindungen, Wendungen) ist es das umfassendste zweisprachige Esperanto-Wörterbuch, das bislang in der Welt erarbeitet wurde. Das verarbeitete lexikalische Material geht weit über das des aktuellen einsprachigen Standardwörterbuchs "La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto" (Paris 2002) hinaus. Es ist das Ergebnis einer über fünf­zigjährigen lexikologischen Sammlung und Auswertung umfangreicher Textkorpora, darunter Esperanto-Publikationen aus allen Teilen der Welt, sodass z. B. auch die außereuropäischen Einflüsse auf das Esperanto entsprechende Berücksichtigung finden. Durch ausführliche Sachgebietshinweise und erläu­ternde Zusätze ist das Lexikon ausgesprochen benutzerfreundlich. Es auf der Grundlage der neuen amtlichen Rechtschreibregeln für das Deutsche verfasst. 

La "Plena Vortaro Germana-Esperanto" enhavas ne nur la kompletan Esperanto-leksikon de la ĉiutaga lingvo kun multnombraj vortkunmetoj kaj ekzemplodonaj frazoj, sed ĝi ankaŭ prezentas, grandskale, leksikon el ĉiuj, ankaŭ la tute novaj faklingvaj sferoj. Ĝi enhavas pli ol 250 000 leksikajn unuojn (t. e. kapvortoj, vortkunmetoj, parolturnoj) kaj konsekvence estas la plej ampleksa dulingva Esperantovortaro iam ellaborita en la mondo. Ĝia leksika materialo konsiderinde superas tiun prezentitan en "La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto" (Parizo 2002), la aktuala unulingva normverko por Esperanto. Ĉi tiu vortaro estas la rezulto de pli ol kvindekjara leksikologia kolektado kaj esplorado de plej variaj tekstoj, inter kiuj Esperanto-publicaĵoj el ĉiuj partoj de la mondo, tiel ke ankaŭ la ekstereŭropaj influoj al Esperanto estas adekvate reflektataj. La klara aranĝo de la diversaj vort-signifoj kaj la klasifiko per ciferoj aŭ liter-signoj ene de la kapvortaj artikoloj, la aldono de koncizaj mallongigoj pri faklingva uzo kaj, krome, la ofta prezento de germanlingva klarigo por povi pli bone kompreni la koncernan tradukon faras ĉi tiun vortaron facile uzebla. Cetere ĝi estas verkita surbaze de la novaj oficialaj reguloj por la germana ortografio.

 


Constantin Virgil Gheorghiu: La horo 25

Constantin Virgil Gheorghiu:

La horo 25
(Serio Oriento-Okcidento)

ISBN 9781595694393
366 p. Mole bindita libro.

Tradukis Ionel Oneţ el la rumana.
Antaŭparolo de Pascal Dubourg Glatigny.     

Johann Moritz estas simpla kamparano kun malfacila vivo en Rumanio, en la 1930-aj jaroj. Iun tagon antaŭ la dua mond­milito, lia vivo renversiĝas de unu sekundo al la alia kaj – kvazaŭ en koŝmaro – ekkondukas lin tra vico da aventuroj de kaptito en la frenezaj muelejoj de eŭropa milita politiko...

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8" x 5"
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondialuzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike: (revenu!)

“La horo 25... Tiu estas la tempo kiam ajna savprovo estas tro malfrua – eĉ se la Mesio venus, estus tro malfrue. Ĝi ne estas la lasta horo, sed la horo post la fina. Ĝi estas, ekzakte, la tempo de la okcidenta socio. Ĝi estas la nuna horo. La ekzakta horo!…” 

Johann Moritz estas simpla kamparano kun malfacila vivo en Rumanio, en la 1930-aj jaroj. Iun tagon antaŭ la dua mond­milito, lia vivo renversiĝas de unu sekundo al la alia kaj – kvazaŭ en koŝmaro – ekkondukas lin tra vico da aventuroj de kaptito en la frenezaj muelejoj de eŭropa milita politiko... 

La aŭtoro de la romano, Constantin Virgil Gheorghiu, nask­iĝis dum la unua mondmilito, en 1916. Li laboris i. a. kiel milit­raportisto kaj gazetara ataŝeo, kaj en 1944, kiam sovietiaj trupoj envenis Rumanion, li decidis ekziliĝi al Francio, kie li laboris kiel verkisto kaj popo. Li mortis en 1992 en Parizo. 

Kadre de la Serio Oriento-Okcidento de Universala Esper­anto-Asocio, ni publikigas la romanon en la elstara traduko de Ionel Oneţ.

 


Montgomery: Anna de Verdaj Gabloj

Rikolto 2022:

Premiitaj Verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio


ISBN 9781595694386
122 p. Mole bindita libro.
Aperas kunlabore kun Universala Esperanto-Asocio.

La libro enhavas la tekstojn de la verkoj premiitaj dum la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio en 2022, nome de Evgenij Georgiev, Benoît Philippe, Sylvain Barrier, Sara Spanò, Jorge Rafael Nogueras, Tobiasz Kubisiowski, Emanuele Bovio Regano, Francisco Javier Moleón, Pascal Vilain, Christian Rivière, Raffaele Del Re, Amir Naor, Ewa Grochowska, Stela Besenyei-Merger, Brandon Sowers, Federico Gobbo kaj Nikolaj Nechajev; krome la Raporton de la Prezidanto de la UEA-Komisiono pri la Belartaj Konkursoj, Miguel Fernández.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8" x 5"
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike: (revenu!)

"Ĉi-jare la fino de la pandemio, almenaŭ en ties aspektoj plej se­ve­raj kaj danĝeraj, ŝajnas proksima, dank’ al vakcinado, nome dank’ al la scienco. En Hispanio, la devigo uzi maskon limiĝas je la interno kaj de lokoj rilataj al la publika sano kaj de publikaj trans­portiloj. Kvankam kun ioma gardemo, la kultura agado re­naskiĝadas. La viruso de faŝismo, tamen, hantas senĉese virulente… 

Ve! Al tio aldoniĝas la viruso de invado. Nova milito estiĝis sur la planedo Tero. Pleje danĝera... Rilate al la kvanto da konkursaĵoj ricevitaj en 2022, ilia nom­bro plenigas nin de ĝojo. Temas ja pri la dua plej alta (173 verkoj) en la historio de la Belartaj Konkursoj ekde la jaro 1972, kiam tia donitaĵo komencis registriĝi... 

Lastatempe plimultiĝis literaturaj konkursoj en Espe­r­antujo. Feliĉe! Tiajn iniciatojn la BK-Komisiono subtenas sen­re­zerve, ĉar ili kontribuas al nia celo: laŭebla disflorado de la E-literaturo." (Miguel Fernández en sia "Raporto")

 


Montgomery: Anna de Verdaj Gabloj

L. M. Montgomery:

Anna de Verdaj Gabloj

ISBN 9781595694379
302 p. Mole bindita libro.
Tradukis Trefflé Mercier

Anna de Verdaj Gabloj (angla titolo: Anne of Green Gables, 1908) estas romano de la kanada aŭtorino Lucy Maud Montgomery. Kvankam ĝi estis verkita por ĉiuj aĝoj, ĝi estas hodiaŭ konsiderata unu el la klasikaj noveloj por infanoj. Mondial prezentas ĝin en la Esperanto-traduko de Trefflé Mercier.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8" x 5"
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike: (revenu!)

Anna de Verdaj Gabloj (angla titolo: Anne of Green Gables, 1908) estas romano de la kanada aŭtorino Lucy Maud Montgomery. Kvankam ĝi estis verkita por ĉiuj aĝoj, ĝi estas hodiaŭ konsiderata unu el la klasikaj noveloj por infanoj. Mondial prezentas ĝin en la Esperanto-traduko de Trefflé Mercier.

La romano priskribas la vivon kaj aventurojn de Anna Shirley, orfino, kiu en la aĝo de dek unu jaroj estas adoptita de la gefratoj Mateo kaj Marila Cuthbert, kiuj origine celis adopti knabon, kiu helpu ilin dum la laboro sur ilia farma bieno en la fikcia urbeto Avonleo. 

Anna de Verdaj Gabloj estas tradukita al almenaŭ 37 lingvoj, kun vendoj de pli ol 50 milionoj da ekzempleroj, tiel fariĝinte unu el la plej vaste vendata libro en la mondo. La libro estis plurfoje adaptita kiel filmo por kinejo kaj televido kaj eĉ kiel muzikalo.


Esther Schor: Sepo por Sarra width=

Esther Schor:

Sepo por Sarra

ISBN 9781595694355
50 p. Mole bindita libro.
Anglalingvaj poemoj, en paralela traduko de Humprey Tonkin

Esther Schor, okupanto de la katedro honore al Leonard L. Milberg ĉe la Universitato Princeton kiel Profesoro pri Amerikaj Judaj Studoj, gajnis la Nacian Premion pri la Juda Libro pro sia studo Emma Lazarus. Inter ŝiaj poemoj estas du kolektoj: The Hills of Holland kaj Strange Nursery: New and Selected Poems. Ŝia kultura historio kaj memoraĵo de la Esperanto-movado, Bridge of Words: Esperanto and the Dream of a Universal Language, estis vaste recenzata kaj ricevis multan amasmedian atenton.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8" x 5"
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike: (revenu!)

Esther Schor, okupanto de la katedro honore al Leonard L. Milberg ĉe la Universitato Princeton kiel Profesoro pri Amerikaj Judaj Studoj, gajnis la Nacian Premion pri la Juda Libro pro sia studo Emma Lazarus. Inter ŝiaj poemoj estas du kolektoj: The Hills of Holland kaj Strange Nursery: New and Selected Poems. Ŝia kultura historio kaj memoraĵo de la Esperanto-movado, Bridge of Words: Esperanto and the Dream of a Universal Language, estis vaste recenzata kaj ricevis multan amasmedian atenton.


Belarta roikolto 2021

Belarta Rikolto 2021:

Premiitaj Verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

ISBN 9781595694317
122 p. Mole bindita libro.
Aperas en kunlaboro de UEA kaj Mondial.

La libro enhavas la premiitajn tekstojn de la Belartaj Konkursoj en 2022.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike: (revenu!)

La libro enhavas la tekstojn de la premiitaj verkoj de Belarta Konkurso de UES en 2021.

"Mi esprimas al ĉiuj konkursintoj kaj konkursontoj mian plej profundan dankon. Al la unuaj tial, ke, per sia partopreno, ili havigis ĝeneralan rikolton 2021, se kvalite ne plejan, kvankam ja dignan kaj ne senan je elstaraj eroj, kvante abundan, spite al KOVIM-19. Tiom, ke la nombro de ricevitaj konkursaĵoj, 186, estas absolute rekorda en la historio de la Belartaj Konkursoj de UEA. Al la duaj tial, ke, per sia partopreno, ili ja renovigos kaj faros pli granda ĉi veteranan manifestiĝon de la E-kulturo kun la aspiro ĉiam ĝisdatiĝi, aktualiĝi, efiki pleje kiel unu el la ĉefaj motoroj de la nuntempa E-literatura agado. --- Geamikoj, ni rezistu plue al SARS-CoV-2 kaj kontraŭstaru la zorgodonan disĝermadon de faŝismaj kondutoj, praktikoj kaj predikoj en la mondo! La unuan ja iam - bele se baldaŭ! - finvenkos la scienco; la duan finvenku nia kuna batalado por la lumo."" (Miguel Fernández en sia "Raporto")


Florian Coulmas: Gardantoj de lingvoFlorian Coulmas:

Gardantoj de lingvo. Dudek voĉoj tra la historio

ISBN 9781595694232
466 paĝoj. Mole bindita libro.
Tradukis Jan P. Sandel.
Kun enkonduko de Humphrey Tonkin.


Florian Coulmas pritraktas la influon - tra la historio de la homaro - de dudek intelektuloj sur lingvo: sur ĝiaj uzo, evoluo kaj politika potencialo. Al tiuj "gardantoj de lingvo" apartenas famaj figuroj kiel Danto, Katerino la Granda, Gandhi kaj Zamenhof, sed ankaŭ malpli konataj, kiel la hispana gramatikisto Antonio de Nebrija kaj la senegala politikisto kaj poeto Léopold Sédar Senghor. 

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike: Ne havebla kiel bitlibro.

Florian Coulmas pritraktas la influon - tra la historio de la homaro - de dudek intelektuloj sur lingvo: sur ĝiaj uzo, evoluo kaj politika potencialo. Al tiuj "gardantoj de lingvo" apartenas famaj figuroj kiel Danto, Katerino la Granda, Gandhi kaj Zamenhof, sed ankaŭ malpli konataj, kiel la hispana gramatikisto Antonio de Nebrija kaj la senegala politikisto kaj poeto Léopold Sédar Senghor. 

La ĉapitroj komenciĝas per bazaj informoj pri la kleruloj, analizas iliajn kontribuojn kaj finiĝas per resumo de iliaj ĉefaj pensoj pri lingvo en formo de imagitaj intervjuoj inter la aŭtoro kaj la intelektuloj. 

Mondial prezentas la verkon en la elstara traduko de Jan P. Sandel. 

"La verko estas eleganta kun kelkaj saĝe dissemitaj grajnoj da humuro. Oni povas legi la libron de la unua paĝo ĝis la lasta, sed la interesiĝantoj pri apartaj temoj - ekzemple pri Esperanto, la reviviĝo de la hebrea aŭ Bahasa Indonesia - same profitas, legante nur elektitajn ĉapitrojn. Kiel ajn alpaŝita, la libro estas rava legaĵo." - Luis Lopez, Universitato de Ilinojso en Ĉikago, en la revuo "Choice" 

 "Originala kaj tre erudicia kontribuo al la kampoj de lingvopolitiko kaj lingvoplanado." - Angela Bartens en la revuo "Sociolinguistic Studies" 

 "Coulmas uzas sian inĝenian koncepton por turni nian atenton sur certajn neglektitajn aspektojn de la lingvohistorio ... La verko prezentas faskon da individuaj, idiosinkraziaj faktoj, montrante la tutan gamon, de triumfoj ĝis fiaskoj, kaj en la tuja kaj en la longa perspektivoj." - Probal Dasgupta en la revuo "Language Problems and Language Planning"


Belartaj Konkursoj 2019 de Universala Esperanto-AsocioSten Johansson:

Secesio

ISBN 9781595694256
254 paĝoj. Mole bindita libro.


La nova originala romano de la svedo Sten Johansson rekondukas nin al la tumultaj intermilitaj dek jaroj 1925 ĝis 1935 en Aŭstrio, al la bataloj de politikaj grupiĝoj kaj la klopodoj de artistoj en tiu tempo. La libro priskribas la evoluantan rilaton kaj vivojn de du virinoj en la aŭstria ĉefurbo Vieno: de Louise, aŭstra skulptistino el juda familio, kaj de Wilhelmine, nomata Willi, dana ĵurnalistino.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike: Google Play / Smashwords (ePub)

Secesio difiniĝas kiel apartiĝo de grupo aŭ movado disde pli granda grupo, ĉu politika aŭ arta. Ekzemploj troviĝas en la disfalo de grandaj imperioj kaj en la ekformiĝo de pli modernismaj artmovadoj. 

La nova originala romano de la svedo Sten Johansson rekondukas nin al la tumultaj intermilitaj dek jaroj 1925 ĝis 1935 en Aŭstrio, al la bataloj de politikaj grupiĝoj kaj la klopodoj de artistoj en tiu tempo. 

La libro priskribas la evoluantan rilaton kaj vivojn de du virinoj en la aŭstria ĉefurbo Vieno: de Louise, aŭstra skulptistino el juda familio, kaj de Wilhelmine, nomata Willi, dana ĵurnalistino. La duopon akompanas Johnny, “diskreta bankoficisto, eleganta burĝido kun heredaĵo, dando vestita laŭ la lasta modo, ĝuama diboĉulo kun dubindaj konatoj“, kiu helpas la du virinojn tra komplikaj tempoj. 

Sten Johansson (nask. 1950) estas unu el la plej fruktodonaj aŭtoroj de la movado: el lia plumo venis pli ol 20 originale verkitaj libroj en Esperanto – ĉefe romanoj kaj rakontoj. Li ankaŭ tradukas en Esperanton kaj verkas en la sveda. Ĉi tiu romano Secesio estas la naŭa libro de Sten Johansson aperinta ĉe Mondial.


Belartaj Konkursoj 2019 de Universala Esperanto-AsocioKalle Kniivilä:

La malamiko de Putin.
Aleksej Navalnij kaj liaj apogantoj

ISBN 9781595694225
16o paĝoj. Mole bindita libro.


Ĉi tiu libro temas pri la nun plej konata politika malliberulo en la mondo, pri lia batalo kontraŭ la korupto en Rusio kaj lia tutlanda organizaĵo, kiu nun ne plu ekzistas, ĉar la rusiaj aŭtoritatoj trovis ĝin ”ekstremisma”.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike: Smashwords / Google Books

La 20-an de aŭgusto Aleksej Navalnij devis morti. Tion rakontas unu el la murdistoj, kiam Navalnij mem telefonas al li post kelkaj monatoj. ”Malfeliĉaj” cirkonstancoj kaŭzis, ke la nervoveneno metita en la blua boksista kalsono de Navalnij ne havis tempon efiki. La aviadilo urĝe surteriĝis kaj la ambulanc-kuracistoj savis lian vivon. 

La provo de la sekurservo malaperigi Navalnij montras, ke li estas la ĉefa malamiko de Vladimir Putin. Sed kiu li vere estas? Kia estas lia fono? Kion li volas, kaj kiuj lin subtenas? Kaj antaŭ ĉio: kial li elektis reveni al Rusio – kie lia vivo, kiel li mem diras, ne valoras eĉ tri kopekojn. 

Ĉi tiu libro temas pri la nun plej konata politika malliberulo en la mondo, pri lia batalo kontraŭ la korupto en Rusio kaj lia tutlanda organizaĵo, kiu nun ne plu ekzistas, ĉar la rusiaj aŭtoritatoj trovis ĝin ”ekstremisma”. 


Belartaj Konkursoj 2019 de Universala Esperanto-Asocio

Pluraj aŭtoroj:

Ĉiuj steloj etas nokte
(Mikronoveloj kaj aliaj mikrorakontoj)

ISBN 9781595694201
126 paĝoj. Mole bindita libro.
Pli da informoj: Esperanta Retradio

La Belartaj Konkursoj (BK) de Universala Esperanto-Asocio, en 2018, ekhavis du novajn branĉojn. Unu el ili, la "mikronoveloj", fariĝis tiel populara, ke Miguel Fernández Martín (BK-prezidanto) kaj Miguel Gutiérrez Adúriz (BK-sekretario) decidis, kun helpo de Giulio Cappa, kolekti multajn el tiuj premiitaj kaj nepremiitaj verkoj en ĉi tiun libron kaj prezenti ilin al la Esperanto-legantaro 2019...

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: (baldaŭ)  

Priskribo: La Belartaj Konkursoj (BK) de Universala Esperanto-Asocio, en 2018, ekhavis du novajn branĉojn. Unu el ili, la "mikronoveloj", fariĝis tiel populara, ke Miguel Fernández Martín (BK-prezidanto) kaj Miguel Gutiérrez Adúriz (BK-sekretario) decidis, kun helpo de Giulio Cappa, kolekti multajn el tiuj premiitaj kaj nepremiitaj verkoj en ĉi tiun libron kaj prezenti ilin al la Esperanto-legantaro, kun la espero, ke tiu literatura formato fariĝu konstanta parto de nia literaturo. Ja ekzistas ekzemploj de tiu ĝenro jen kaj jen en nia literaturo (kelkaj el ili estas represitaj ĉi tie), sed la unua libro kun originalaj E-mikronoveloj, "Ne ekzistas verdaj steloj", de Liven Dek, aperis nur en 2012; la dua parto de ĉi tiu verko estas same prezentita en ĉi tiu volumo.

Al verkistoj, kiuj planas kontribui al la ĝenro, utilos la artikolo "Por la aŭtoroj de mikronoveloj" de Giulio Cappa. La libron krome akompanas grafikaĵoj de María Zocato kaj Pedro Ullate.


Trevor Steele: Paul the Founder

Trevor Steele:

Paul the Founder
(Angla traduko de lia Esperanto-romano "Paŭlo la fondinto")

ISBN 9781595694188
118 paĝoj. Mole bindita libro.

The most important figure in the early years of Christianity, Paul the Apostle founded several Christian communities in Asia Minor and Europe from the mid-30s to the mid-50s AD... 

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: (soon)

Priskribo: The most important figure in the early years of Christianity, Paul the Apostle founded several Christian communities in Asia Minor and Europe from the mid-30s to the mid-50s AD. Shimeon bar Joseph, the younger brother of Yeshu (known to us as Jesus), compiles the story of Paulus, gathering information from a multitude of people who knew him: from Tobias, who tells anecdotes about his school years when he was still called Saul, from Barnabas, Silas, Titus, and other sources. 

This novel describes Paul as the real founder of the religion we now call Christianity, spreading the doctrines throughout the Empire, from Jerusalem to Antioch, to Ephesus, Corinth, Athens, Galatia, Philippi, Thessalonica, and many other cities. Shimeon bar Joseph presents to the reader a stern, courageous man, obsessed with his mission, and convinced that the end of the world is near - absolutely determined to carry the message of Yeshu to everyone. 

Trevor Steele (born in 1940) is an Australian author of novels and stories in Esperanto and English. He is one of the best-known writers of fiction in the international language, and - as in the case of Paul the Founder - many of his novels written originally in Esperanto have been translated by him into English.


Orwell: 1984

Mil naŭcent okdek kvar

de George Orwell
trad. Donald Broadribb

ISBN 9781595692498
288 paĝoj. Romano.

La romano Mil naŭcent okdek kvar de la brita aŭtoro George Orwell (1903-1950) aperis en 1949 kaj prezentas socion samtempe utopian kaj malutopian, kiel emfazas la tradukinto, Donald Broadribb, en sia Antaŭvorto: utopian, ĉar en la kvardekaj jaroj de la 20a jarcento, la mondo de 1984 ŝajnis for kaj neimagebla; kaj malutopian, ĉar ni intertempe scias el la historio, ke ekzistis kaj ekzistas fortoj, kiuj strebas al sociordoj simile radikale subpremaj kaj ĉionobservaj, kiajn la libro prezentas.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Pro kopirajtaj kialoj, la libro dume estas libere havebla nur en kelkaj landoj.
Aĉetu ĉe: Mondial
Aĉetu ĉe: UEA 
Aliaj retejoj: bookdepository; eurobuch; buecher.de; ozon.ru

Priskribo: En Mil naŭcent okdek kvar, la mondo estas dividita inter tri superŝtatoj, kiuj konstante militas unu kontraŭ la alia. La romano priskribas la vivon en unu el ili, Oceanio, ĉefe en Flugkampo Unu (Britio) kaj ties ĉefa urbo, Londono. Ĝi rakontas la vivon de Winston Smith, kiu ŝajnigas esti fidela membro de la ĉionreganta Partio, kaj lian vojon al ribelemo kaj sekreta amafero, same kiel ties konsekvencojn. 

Pluraj vortoj aŭ frazoj inventitaj de Orwell por tiu ĉi delonge klasika romano enŝteliĝis en la anglan lingvon, kiel Granda Frato rigardas vin (Big Brother is watching you), duoblapenso (doublethink), pensokrimo (thoughtcrime) aŭ Novparolo (Newspeak). La nomo de la aŭtoro mem rezultis en la adjektivo Orwellian (Orvela), kiu aludas al manipulado de la penso de la amasoj fare de aŭtoritatoj, aŭ al organizita sekreta observado de la vivo de homoj.

Sed, tute ironie, tiu ĉi "Novparolo", kies celo en la romano estas limigi la vorttrezoron de la homoj kaj tiel malebligi al ili pensi en tro kompleksa maniero, havas plurajn komunajn trajtojn kun la lingvo Esperanto mem, al kiu la romano nun estas tradukita. Tiu komuneco ne estas tute hazarda, ĉar la edzino de Eŭgeno Lanti, Ellen Kate Limouzin (Nelly), estis same la onklino de George Orwell; tiel ke estas supozate, ke tra ŝi, Orwell havis almenaŭ iomete da kono pri la strukturo de la lingvo.

 


Rainer Maria Rilke: La Sonetoj al Orfeo

Rainer Maria Rilke:

La Sonetoj al Orfeo - Die Sonette an Orpheus (dulingva eldono)

Tradukis Mark Fettes
En la germana kaj en Esperanto
ISBN 9781595694164

144 p. Mole bindita libro.

 

Priskribo: Rainer Maria Rilke (1875-1926), eksterordinara figuro ne nur de la germana sed ankaŭ de la monda literaturo, estas poeto malfacile kaptebla, kiu postlasis spurojn en la formo de bildoj kaj pensoj tra la kultura historio de la lastaj cent jaroj. Li verkis kun intensa lirikeco, kun atento al sonoj kaj signifonuancoj kiu montriĝas aparte rezistema al la streboj de tradukistoj.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Abebooks / Alibris / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo. 

Aĉetu elektronike: Google Books

Priskribo: Rainer Maria Rilke (1875-1926), eksterordinara figuro ne nur de la germana sed ankaŭ de la monda literaturo, estas poeto malfacile kaptebla, kiu postlasis spurojn en la formo de bildoj kaj pensoj tra la kultura historio de la lastaj cent jaroj. Li verkis kun intensa lirikeco, kun atento al sonoj kaj signifonuancoj kiu montriĝas aparte rezistema al la streboj de tradukistoj. 

Kiel aliaj grandaj poeziaj verkoj, la Sonetoj ne tuj malkaŝas siajn sekretojn; ili similas al fruktoj kiuj maturiĝas malrapide en la koro de la leganto. Rilke konsilis, ke oni unue provu sperti ilin, ne strebante al tro hasta kompreno. 

En la unua soneto, Rilke enkondukas la bildon de "aŭdo-templo" en kiu la bestoj, sed ankaŭ la homoj, kapablas aŭskulti la muzikon de la mondo. En la lasta, li elvokas sonorilan turon, el kiu la aŭtenta memo de ĉiu homo povas elsoni. Povas esti utile, mi kredas, imagi la Sonetojn mem kiel tian templon, en kiun la poeto nin invitas; kaj kiel specon de propedeŭtiko, preparon por la propra memdisvolva, sintransforma, turokonstrua laboro kiu fine ebligus al ĉiu el ni elkanti propravoĉe. 

(El la Enkonduko de Mark Fettes)


Humphrey Tonkin: Eseoj pri Esperanto-Literaturo

Humphrey Tonkin:

Memoru ĉi praulojn: Eseoj pri Esperanto-literaturo

ISBN 9781595694157
252 p. Mole bindita libro.

 

Priskribo: Humphrey Tonkin, profesoro pri angla literaturo, eksa universitata rektoro kaj iama prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, abunde verkis kaj prelegis ankaŭ pri la literaturo de Esperanto. En tiun ĉi libron li kolektis novajn kaj jam aperigitajn verkojn pri la temo, kun la celo kreskigi la intereson pri Esperanto-literaturo kaj ĝia historio.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEAMondial / AbebooksAlibris / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo. 

Aĉetu elektronike: Google Books

Priskribo: Humphrey Tonkin, profesoro pri angla literaturo, eksa universitata rektoro kaj iama prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, abunde verkis kaj prelegis ankaŭ pri la literaturo de Esperanto. En tiun ĉi libron li kolektis novajn kaj jam aperigitajn verkojn pri la temo, kun la celo kreskigi la intereson pri Esperanto-literaturo kaj ĝia historio.

La fenomeno Esperanto-poezio; la tradukoj de Hamleto; la rilato inter traduko kaj originalo en la Esperanto-literaturo; Esperanto kaj monda literaturo - jen nur kelkaj el la temoj traktitaj. Inter la aŭtoroj prezentitaj kaj diskutitaj estas L. L. Zamenhof, Sándor Szathmári, Clarence Bicknell, Tivadar Soros, Julio Baghy, Kálmán Kalocsay, Baldur Ragnarsson, Marjorie Boulton... 

"Se la literaturo en Esperanto prisemas la normalan lingvan inter-rilaton de esperantistoj, ĝi estas siavice prisemata de la formoj, nor-moj kaj antaŭsupozoj de la diverslingvaj verkistoj kiuj verkas en Esperanto. Parto de la plezuro kiun mi, kiel parolanto de la angla, sen-tas en legado de verkoj en Esperanto, estas konscia observado de la manieroj laŭ kiuj la anglaj lingvo kaj literaturo respeguliĝas en la ver-koj de tiuj Esperanto-verkistoj kiuj, denaske aŭ alimaniere, konas bone la anglan literaturon kaj adaptas ĝiajn formojn kaj normojn al Esper-anto... Sed samtempe okazas nekonscia ensorbo de aliaj literaturaj tradicioj en mia legado de neanglalingvaj Esperanto-aŭtoroj..." (Humphrey Tonkin)


Claudio Morandini - Unutema rapsodio

Humphrey Tonkin, Orlando Raola (red.):

Esperantologio / Esperanto Studies

Nova Serio / New Series 1 (9)
ISBN 9781595694096

80 p. Mole bindita libro.
Aperas en kunlaboro de Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) kaj Mondial.

 

Priskribo: Esperantologio / Esperanto Studies estas internacia revuo pri ĉiuj fenomenoj rilataj al Esperanto. Ĝi aperigas artikolojn bazitajn sur originalaj studoj pri lingvosciencaj, historiaj, literatursciencaj, psikologiaj, sociologiaj kaj politikaj aspektoj de Esperanto, kaj ankaŭ recenzojn.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEAMondial / AbebooksAlibris / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo. 

La elektronika versio haveblas en la retejo de ESF

Priskribo:  Esperantologio / Esperanto Studies estas internacia revuo pri ĉiuj fenomenoj rilataj al Esperanto. Ĝi aperigas artikolojn bazitajn sur originalaj studoj pri lingvosciencaj, historiaj, literatursciencaj, psikologiaj, sociologiaj kaj politikaj aspektoj de Esperanto, kaj ankaŭ recenzojn.

Esperantologio / Esperanto Studies is an international journal on all phenomena relating to Esperanto. It publishes articles based on original studies of the linguistic, historical, literary, psychological, sociological, and political aspects of Esperanto, as well as reviews. 


Claudio Morandini - Unutema rapsodio

Sten Johansson:

Sesdek ok

ISBN 9781595694126
186 p. Mole bindita libro.


Legu pli...!

Tra la okuloj de juna sveda esperantisto studanta francan literaturon en Parizo, la aŭtoro prezentas la tiutempan socian situacion en Francio kaj interplektas siajn priskribojn kun aferoj de interhomaj rilatoj, de amo kaj amoro, kiujn li lerte uzas kiel ilustraĵojn de diversaj politikaj movadoj kaj individuaj konvinkiĝoj.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEAMondial / Abebooks / Alibris / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo. 

Aĉetu elektronike: Smashwords / Google Books

Priskribo: La jaro 1968 estis eventoriĉa jaro, plurloke en la mondo: En Usono pliaktiviĝis la fortoj kontraŭ la milito de la usona registaro en Vjetnamio, kaj en Ĉeĥoslovakio la t.n. Praga Printempo unue ekfloris kaj poste en la sama jaro estis disbatita de la armeoj de la Varsovia Pakto. La romano mencias ambaŭ okazaĵojn, sed koncentriĝas sur tria tumulta evento: la ribeloj de la studentoj en Parizo. 

Tra la okuloj de juna sveda esperantisto studanta francan literaturon en Parizo, la aŭtoro prezentas la tiutempan socian situacion en Francio kaj interplektas siajn priskribojn kun aferoj de interhomaj rilatoj, de amo kaj amoro, kiujn li lerte uzas kiel ilustraĵojn de diversaj politikaj movadoj kaj individuaj konvinkiĝoj. 

Sten Johansson (nask. 1950) estas sveda aŭtoro de pli ol 20 originale verkitaj libroj en Esperanto – ĉefe romanoj kaj rakontoj. Li ankaŭ tradukas en Esperanton kaj verkas en la sveda. La multfaceta romano Sesdek ok estas la oka libro de Sten Johansson aperinta ĉe Mondial. 


Claudio Morandini - Unutema rapsodio

Belarta Rikolto 2020:

Premiitaj Verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

ISBN 9781595694119
145 p. Mole bindita libro.
Aperas en kunlaboro de UEA kaj Mondial.

La libro enhavas la premiitajn tekstojn de la Belartaj Konkursoj en 2020.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEAMondial / Abebooks / Alibris / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo. 

Aĉetu elektronike: Google Books

Priskribo: La libro enhavas la premiitajn tekstojn de Nicolino Rossi, Evgenij Georgiev, Serĝo Sir', Tiberio Madonna, Jesper Lykke Jacobsen, Vladimir Opletajev, Ewa Grochowska, Paulo Sérgio Viana, Francisco Javier Moleón, Emanuele Bovio-Regano, Roman Dobrzyński kaj Roberto Lloancy; krome la "Raporton de la Prezidanto" de la Belartaj Konkursoj (Miguel Fernández). 


UN-Gvidilo - 17 Celoj

Humphrey Tonkin, Rakoen Maertens (red.):

Gvidilo al la 17 Celoj por Daŭripova Evoluigo de Unuiĝintaj Nacioj

ISBN 9781595694102
Eldonita en kunlaboro kun Universala Esperanto-Asocio (UEA)
114 paĝoj. Mole bindita libro.

Antaŭ vi troviĝas gvidilo al la Deksep Celoj por Daŭripova
Evoluigo, kiun Unuiĝintaj Nacioj lanĉis en la jaro 2015, kun
aprobo de ĉiuj siaj membraj ŝtatoj. La Celoj, kune kun siaj
subceloj kaj aliaj detalaj planoj, formas la bazon de la evoluiga
strategio de UN dum la periodo 2015-2030.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Abebooks  / AlibrisAmazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.
 

Priskribo: Antaŭ vi troviĝas gvidilo al la Deksep Celoj por Daŭripova Evoluigo, kiun Unuiĝintaj Nacioj lanĉis en la jaro 2015, kun aprobo de ĉiuj siaj membraj ŝtatoj. La Celoj, kune kun siaj subceloj kaj aliaj detalaj planoj, formas la bazon de la evoluiga strategio de UN dum la periodo 2015-2030. 

Tiu ĉi gvidilo celas informi vin pri la Celoj kaj doni sugestojn pri kiel vi kaj viaj esperantistaj kolegoj kaj konatoj povas engaĝiĝi en kunlaboro por realigi ilin. 

Ni petis deksep homojn kun apartaj kvalifikoj prezenti en tiu ĉi gvidilo la deksep Celojn. Kun ilia helpo, ni ankaŭ kunmetis etan kolekton de ideoj pri la manieroj laŭ kiuj vi povos kunlabori en realigo de la Celoj kaj utiligi viajn unikajn kontaktojn tiurilate.
(Humphrey Tonkin)


Trevor Steele: Sed nur fragmento - Originala Esperanto-literaturo

Trevor Steele:

Sed nur fragmento

ISBN 9781595694072
Originala romano en Esperanton.
429 paĝoj. Mole bindita libro.

Legu pli...!

La konata Esperanto-aŭtoro Trevor Steele rekreas, unuflanke, la socion de la urbo Brisbano (Kvinslando, Aŭstralio) en la 19a-jarcento kaj, aliflanke, la apenaŭ tuŝitan kulturon de la insulo Novgvineo (“Verda Insulo” en la romano) – tra la okuloj de la rusa antropologo Barono Maklin. La romano estas bunta kaj eventoplena.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / AbebooksAmazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: Google Play Books

Priskribo: La konata Esperanto-aŭtoro Trevor Steele rekreas, unuflanke, la socion de la urbo Brisbano (Kvinslando, Aŭstralio) en la 19a-jarcento kaj, aliflanke, la apenaŭ tuŝitan kulturon de la insulo Novgvineo (“Verda Insulo” en la romano) – tra la okuloj de la rusa antropologo Barono Maklin. La romano estas bunta kaj eventoplena. Steele scias verki tiel interese, ke en la komenco oni preskaŭ forgesas ke temas pri romano; oni plulegas plene interesite kvazaŭ temus pri vojaĝpriskribo de vera antropologo. Dum malmultaj jaroj, Maklin progresas de naiveco ĝis politika engaĝiĝo, de seksa neŭtreco ĝis amo, de sciencismo ĝis mistikismo, de frida objektiveco ĝis humaneco... Recenzistoj taksis ĝin unu el la plej bonaj originalaj romanoj aperintaj en Esperanto. 

“Freŝaj kaj fremdaj ventoj blovas el ĉiu paĝo de tiu ĉi impona volumo, kiu digne reprezentas la kulturportantan valoron de Esperanto.” (Poul Thorsen)

 


Claudio Morandini - Unutema rapsodio

Beletra Almanako
Jarkolekto 2007-2008 (BA1, BA2, BA3)

ISBN 9781595694027
Represo de la unuaj tri kajeroj de Beletra Almanako en unu volumo.
508 paĝoj. Mole bindita libro.

Unuopaj BA1, BA2 kaj BA3 ne plu haveblas rekte ĉe Mondial kaj en aliaj retaj vendejoj (krom UEA). Anstataŭe, aperis Beletra Almanako - Jarkolekto 2007-2008, kiu enhavas BA1, BA2 kaj BA3 en unu volumo. La unua BA1 en 2007 ja estis historia evento. Ne maltrafu sekurigi al vi tiun unikan kolekton de la tri unuaj numeroj de la fama literatura revuo en Esperanto!

La parado de la kontribuintoj al la unua kajero en 2007 estas tre longa:
Luiza Carol, Den Drown, István Ertl, Dimitrije Janičić, Edwin de Kock, Mao Zifu, Mauro Nervi, Baldur Ragnarsson, Mircea Eliade, Ionel Oneţ, Halldór Laxness, Bokusui Ŭakajama, Tacuo Huĝimoto, Sankha Ghosh, Probal Daŝgupto, Jorge Camacho, Valentin Melnikov, Rena Jonkova, Lee Jung-Kee, Makoto Niŝinaga, I. M. Demmendaal, Tim Westover, Lena Karpunina, Sten Johansson, Brian E. Drake, Anja Karkiainen, Michael Cayley, Geoffrey Sutton, Paulo S. Viana, Toño del Barrio, Humphrey Tonkin.

 

Klaku por vidi kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: Mondial / ĉe Abebooks, Alibris aŭ ĉe multaj aliaj retaj librovendoejoj, kiel Amazon, Bookdepository kaj aliaj en multaj landoj. Provu serĉi per la ISBN-numero (vidu supre) ĉe via preferata libro-retejo! Aŭ eĉ mendu en via loka librovendejo!


 


Claudio Morandini - Unutema rapsodio

Claudio Morandini:

Unutema rapsodio.
Interparoloj kun Rafail Dvoinikov

ISBN 9781595693976
Romano tradukita en Esperanton.
212 paĝoj. Mole bindita libro.

Historio, muziko, stalinismo, samseksemo, eĉ sciencfikcio – jen nur kelkaj el la temoj de la kompleksa, inteligenta romano de Claudio Morandini, kiun Mondial prezentas en la stilriĉa Esperanto-traduko de Giulio Cappa.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / AbebooksAmazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: Smashwords (ePub), Google Play Books

Priskribo: Historio, muziko, stalinismo, samseksemo, eĉ sciencfikcio – jen nur kelkaj el la temoj de la kompleksa, inteligenta romano de Claudio Morandini, kiun Mondial prezentas en la stilriĉa Esperanto-traduko de Giulio Cappa:

En 1996 Ethan Prescott, juna muzikisto el Philadelphia, Usono, vojaĝas plurajn fojojn al Rusio por renkonti la maljunan kolegon Rafail Dvoinikov, cele al longa intervjuo per kiu disĉiplo omaĝas preskaŭ forgesitan majstron. La titolo de la projekto, "Unutema rapsodio", reeĥas unu el la plej tipaj komponaĵoj de Dvoinikov. Infanaĝon, junecon, renkontojn, amojn kaj humiligojn elvokas la maljunulo per la libereco kaj senreviĝo de tiu kiu finfine ne plu devas prirespondi al iu ajn. Liaj muziko kaj vortoj pruvas, ke ankaŭ sub la direktivoj de subprema povo eblas gardi la liberecon de artisto kaj de homo. Per la stiloj de rakonto, eseo, dekokjarcenta pamfleto, taglibro, leteroj, pridemandadoj, konversacioj kaj telefonvokoj, la romano malpeze sed profunde esploras la rilatojn de muziko kun socio, de politiko kun arto kaj de historio kun nuntempo – kaj la kunvivadon inter kunuloj.

Claudio Morandini naskiĝis (1960), vivas kaj verkas en Aosta, Italio, kie li estas mezlerneja instruisto. Oni listigas lin inter la plej interesaj nuntempaj italaj romanistoj. Lia ĝis nun plej granda sukceso, Neĝo, hundo, piedo (2015), jam aperis en franca, hispana, angla kaj turka tradukoj. La esperantigo de Unutema rapsodio (2010) male estas ĝia unua traduko.

 

 


Sten Johansson - Ne eblas aplaudi unumane

Sten Johansson:

Ne eblas aplaŭdi unumane

ISBN 9781595693945
Originala romano en Esperanto.
162 paĝoj. Mole bindita libro.

En ĉi tiu romano ĉefrolas du familioj: unu denaske sveda, la alia de irandevenaj svedoj. Ilin kunigas geedziĝo de du el la gefiloj.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: Google Play Book (PDF kaj ePub), Smashwords (ePub), krome en via iBook-legilo, Kobo-legilo kaj aliaj!

Priskribo: Sten Johansson, majstro en la arto rakonti, ne timas tuŝi modernajn temojn en siaj verkoj. En ĉi tiu romano ĉefrolas du familioj: unu denaske sveda, la alia de irandevenaj svedoj. Ilin kunigas geedziĝo de du el la gefiloj.

Per elokventa priskribo de personecoj kaj interrilatoj, naturo kaj sezonoj, familiaj valoroj kaj ĉiutagaĵoj, la aŭtoro invitas nin en la personajn vivojn de homoj, kies evidentaj eksteraj kaj kulturaj diferencoj ekŝajnas malpli gravaj ol la homaj kvalitoj, ol la defioj de la ordinara vivo.

Sten Johansson (nask. 1950) estas sveda aŭtoro de pli ol 20 originale verkitaj libroj en Esperanto - ĉefe romanoj kaj rakontoj. Li ankaŭ tradukas en Esperanton kaj verkas en la sveda. Ne eblas aplaŭdi unumane estas la sepa libro de Johansson ĉe Mondial.

 

 


Perlo - Pearl

Perlo

Traduko de "Pearl", fama mezangla poemego.
Tradukis Marjorie Boulton. Enkonduko de Humphrey Tonkin.
Editoris: Edmund Grimley Evans.

ISBN 9781595693952
146 paĝoj. Mola bindo

"La verko troviĝas en unusola manuskripto en la Brita Muzeo. Marjorie Boulton, eble la plej flua poeto en la tuta Esperanto-literaturo, nomis tiun ĉi poemon "netradukebla". Se jes, ŝi mirige bone tradukis la netradukeblon - kaj faris tion dimanĉon post dimanĉo, irante sian propran poezian kaj spiritan vojaĝon. Por ŝi, Perlo estis kvazaŭ pilgrima celo - atingita (tiel mi kuraĝas diri) en gloro." (Humphrey Tonkin)

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8" x 5" (proks. 20 cm x 13 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: "Dum mi estis en la domo de Marjorie Boulton en Oksfordo, mi ek­vidis faskon da surtajpitaj flav-oranĝaj paperoj, kiun mi tuj rekonis kiel manuskripton de ŝia neeldonita traduko de Perlo, menciita en Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto de Geoffrey Sutton kun la informo, ke ĝi ankoraŭ atendas publikigon. Kun la manuskripto trov­iĝis libro de la originala teksto kun mul­taj krajonaj notoj kaj kvarpaĝa manskriba dokumento "Pri la traduk­ado". La 101-strofa, 1212-versa poemo estis verkita en la malfrua 14-a jarcento de aŭtoro, kies nomon oni ne scias, en nordokcidenta dia­lekto de la mezangla. Ĝi priskribas sonĝon aŭ vizion, en kiu patro renkontas sian mortintan filinon." (Edmund Grimley Evans)

"La verko troviĝas en unusola manu­skripto en la Brita Muzeo. Marjorie Boulton, eble la plej flua poeto en la tuta Esperanto-literaturo, nomis tiun ĉi poemon "netradukebla". Se jes, ŝi mirige bone tradukis la netradukeblon - kaj faris tion diman­ĉon post dimanĉo, irante sian propran poezian kaj spiritan vojaĝon. Por ŝi, Perlo estis kvazaŭ pilgrima celo - atingita (tiel mi kuraĝas diri) en gloro." (Humphrey Tonkin)

 

 


Begonia Paz - La vundo

Begoña Paz:

La vundo

Novelaro de galega verkistino.
Tradukis Suso Moinhos.

ISBN 9781595693914
84 paĝoj. Mola bindo

La rakontoj de la galega verkistino Begoña Paz (nask. 1965) prezentitaj en ĉi tiu libro ne traktas la belajn flankojn de la vivo, sed esploras ombrojn de homa ekzistado: soleco, perforto, vundita pasio, malespero, timo, rompitaj amrilatoj estas nur kelkaj el la temoj. ...

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / Barnes&Noble / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: Google Play Book (PDF kaj ePub), Smashwords (ePub), krome en via iBook-legilo, Kobo-legilo kaj aliaj!

Priskribo: La rakontoj de la galega verkistino Begoña Paz (nask. 1965) prezentitaj en ĉi tiu libro ne traktas la sunajn flankojn de la vivo, sed esploras ombrojn de homa ekzistado: soleco, perforto, vundita pasio, malespero, timo, rompitaj amrilatoj estas nur kelkaj el la temoj. La tekstoj estas intensaj, rektaj, senornamaj, samkiel la eventoj, kiujn ili priskribas. La sagaca traduko fare de Suso Moinhos, kiu evoluigis personan rilaton kun la aŭtorino, konservas ĉi tiun klarecon.

“Pluraj historioj de Begoña estas soklitaj ankaŭ sur ŝiaj ĉiutagaj spertoj en hospitalo, kie ŝi laboras: iom turbulemaj scenoj kombiniĝas kun brilaj alojoj de naŭzo kaj kortuŝa kompato... La protagonistoj klopodas restariĝi post ĉiaspecaj batoj, kiuj tamen ne sukcesas elradikigi ilin el la grundo de persona digno. Neniu el ili lasas nin indiferentaj.” (Suso Moinhos en sia “Antaŭparolo”)

 


Gobbo: Bonvernon! Komikso en Esperanto

Erich-Dieter Krause:

Plena Vortaro Esperanto-Germana
Vollständiges Wörterbuch Esperanto-Deutsch

ISBN 9781595693792 (Vol. 1 + 2, A-Z)

ISBN 9781595693808 (Vol. 1, A-K)
ISBN 9781595693815 (Vol. 2, L-Z)
1512 paĝoj, durkovrila.


La Plena Vortaro Esperanto-Germana kun siaj proksimume 150.000 artikoloj enhavas ne nur la kompletan Esperanto-leksikon de la ĉiutaga lingvo kun multnombraj vortkunmetoj kaj ekzemplodonaj frazoj, sed ĝi ankaŭ prezentas, grandskale, leksikon el ĉiuj faklingvaj sferoj, ankaŭ de la nove kreitaj sciencobranĉoj...

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / amazon.com / amazon.co.uk / amazon.de - uzu la suprajn ISBN-numerojn aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe aliaj retaj librovendejoj.

Aĉetu elektronike ĉe: Google Play - Vol. 1 / Vol. 2

Priskribo: La Plena Vortaro Esperanto-Germana kun siaj proksimume 150.000 artikoloj enhavas ne nur la kompletan Esperanto-leksikon de la ĉiutaga lingvo kun multnombraj vortkunmetoj kaj ekzemplodonaj frazoj, sed ĝi ankaŭ prezentas, grandskale, leksikon el ĉiuj faklingvaj sferoj, ankaŭ de la nove kreitaj sciencobranĉoj.

La leksika materialo konsiderinde superas tiun prezentitan en la Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, la aktuala unulingva normverko por Esperanto. La vortaro estas la rezulto de pli ol kvindekjara leksikologia kolektado kaj esplorado de plej variaj tekstoj, inter kiuj Esperanto-publicaĵoj el ĉiuj partoj de la mondo. Tio ĉi konsekvence rezultigis ekzemple, ke ankaŭ la ekstereŭropaj influoj al Esperanto estas adekvate reflektataj. La vortaro krome konsideras la apartajn uzojn de la germana lingvo en Aŭstrio kaj Svislando kaj mencias, certagrade, ankaŭ regionismojn.


Gobbo: Bonvernon! Komikso en Esperanto

Federico Gobbo kaj Yuri Gamberoni:

Bonvenon! Laŭra kaj Petro malkovras Esperanton. Komikso en Esperanto

ISBN 9781595693839
76 paĝoj.


Komikso verkita en Esperanto.Laŭra kaj Petro estas gefratoj el Milano, Italio. Dum feriumado en Nederlando, ili renkontas nekutiman vorton al ili nekonata, 'Esperanto'. Pri kio temas? Komenciĝas aventuro pri la malkovro de la fenomeno Esperanto, t.e. ne nur la lingvo, sed ankaŭ la kulturo malantaŭ ĝi, inkluzive de la biografio de Zamenhof...

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: Komikso verkita en Esperanto.

Laŭra kaj Petro estas gefratoj el Milano, Italio. Dum feriumado en Nederlando, ili renkontas nekutiman vorton al ili nekonata, 'Esperanto'. Pri kio temas? Komenciĝas aventuro pri la malkovro de la fenomeno Esperanto, t.e. ne nur la lingvo, sed ankaŭ la kulturo malantaŭ ĝi, inkluzive de la biografio de Zamenhof - sed ne nur.

La volumo prezentas originalan komikson laŭ ideo kaj scenaranĝo de Federico Gobbo. La komikson li uzas por prezenti la fenomenon Esperanto en lingvolaboratorio organizita en Milana Montessori-lernejo, cele al lernejanoj kiuj havas 11-14 jarojn. La desegnoj kaj bildoj - ekde krajonigo ĝis inkigo - estas originalaĵoj de Yuri Gamberoni. Post la komikso aperas eseo pri originala komiksarto, kiu priskribas la didaktikan ideon malantaŭ la komikso mem.


Detlev Blanke: International Planned Languages

Detlev Blanke:

International Planned Languages

Essays on Interlinguistics and Esperantology
Editors: Sabine Fiedler, Humphrey Tonkin
ISBN 9781595693778
228 paĝoj. Mola bindo. En la angla - In English.


The author of this book, the German interlinguist and Esperanto researcher Detlev Blanke (1941-2016), has influenced the study of planned languages like no one else. It is to a large extent due to his lifelong scholarly devotion to this area of research that Interlinguistics and Esperanto Studies (Esperantology) have become serious subjects of study in the academic world...

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: Google Play Books, Smashwords (ePub), krome en via iBook-legilo, Kobo-legilo, en Amazon Kindle kaj aliaj bitlibraj legiloj!

Priskribo: The author of this book, the German interlinguist and Esperanto researcher Detlev Blanke (1941-2016), has influenced the study of planned languages like no one else. It is to a large extent due to his lifelong scholarly devotion to this area of research that Interlinguistics and Esperanto Studies (Esperantology) have become serious subjects of study in the academic world. In his publications, Blanke gives an overview of the history of language creation. He describes the most important planned language systems and presents various systems of classification. A special focus is put on Esperanto initiated by L.L. Zamenhof in 1887. —Sabine Fiedler

For Blanke, a planned language was essentially a tool: if it worked it was worthy of study and use; if it failed to work, he was interested in why, though at the same time careful to avoid value judgments. Blanke himself spoke a planned language, namely Esperanto, and recognised this language and language projects like it as arising out of a coherent theoretical base and addressing a recognisable problem. Essentially independently of the sociolinguistic school in the west, Blanke had reached a similar conclusion: if a language phenomenon exists, it is worthy of scholarly examination in itself. Blanke was particularly interested in how planned languages related to ethnic languages, how the 'artificiality' of, say, Esperanto extended to, indeed was synonymous with, the 'artfulness' of ethnic language, and how planned language could solve taxonomic and terminological problems. —Humphrey Tonkin


Sensorteco

Imre Kertész:

Sensorteco

Romano. Tradukis el la hungara: István Ertl
2a eldono. SERIO ORIENTO-OKCIDENTO
ISBN 9781595693761
216 paĝoj. Mola bindo


Dek ses jarojn post la Nobel-premiiĝo de la aŭtoro kaj dek kvin post la unua Esperanta eldono iĝis necese rehavebligi la verkon al nia publiko... La protagonisto, Gyuri Köves, estas 15-jarulo, kies persona hungara lingvo senkritike ĉerpas el ĉio aŭdita en la familio, en la lernejo, poste en la koncentrejoj. La rezulto estas teksto kiu povas impresi surprize nebeletra...

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: baldaŭ!

Priskribo: Dek ses jarojn post la Nobel-premiiĝo de la aŭtoro kaj dek kvin post la unua Esperanta eldono iĝis necese rehavebligi la verkon al nia publiko... La protagonisto, Gyuri Köves, estas 15-jarulo, kies persona hungara lingvo senkritike ĉerpas el ĉio aŭdita en la familio, en la lernejo, poste en la koncentrejoj. La rezulto estas teksto kiu povas impresi surprize nebeletra... Mi esperas ke mi sukcesis trafi la ĝus­tan tonon. — István Ertl

Ĉe la legado de Sensorteco indas distingi du aspektojn: la kon­si­deron pri Kertész mem, kaj tiun pri la literaturo de Ŝoa'. Tuj kaptas onin la voĉo de la libro. Ĝi havas karakteri­zan, klare dis­ting­eblan voĉon. Ne scipovante la hungaran, mi povas juĝi nur laŭ mia legado hebrea kaj germana. En ambaŭ lingvoj sentiĝas ke lia voĉo estas voĉo aparta... Estas klare ke por Kertész homa ekzisto prioritatas super judeco. Mi nomus lin verkisto unue ekzistisma, nur due juda, kiel preskaŭ ĉiuj kiuj verkis artnivele pri la Ŝoa'. Por Kertész Aŭŝvico estas la motoro, la bazo, kaj la infanaĝo. Ĝi estas por li lernejo, eĉ ferioj, eĉ nutraĵo – laŭ metaforo de Paul Celan: "nigra lakto". — Aharon Appelfeld

La kvazaŭfikcia rakontanto (Kertész ja mem travivis Aŭŝ­vicon kaj Buĥenvaldon kaj en sama aĝo) rediras sian rakon­ton deinterne, prezentante la faktojn de la juda vivo en Budapeŝto, de la kunŝovo de judoj unue en brikfarejoj kaj poste en fervojaj bestvagonoj – la faktojn pri la kamentuboj de Aŭŝvico kaj la pikdratoj de Buĥenvaldo – esence sen komentario... La internacia lingvo Esperanto konsistigas lingvon idealan por disvastigi la mesaĝon de la Holokaŭsto al plene internacia legantaro... Bele, ke ĝuste tiu ĉi verko havas sian lokon en la Serio Oriento-Okcidento de Univer­sala Esperanto-Asocio. — Humphrey Tonkin 


Sten Johansson Marina in Esperanto

Sten Johansson:

Marina ĉe la limo

Originala romano en Esperanto
ISBN 9781595693723
234 paĝoj. Mola bindo


Marina vivas kun sia edzino Helle kaj la du adoptitaj gefiloj, Letti kaj Tom, en Malmö, granda urbo tute en la sudo de Svedio. Ili estas moderna familio, kies kunvivadon minacas pluraj eventoj: personaj, emociaj, sociaj kaj eĉ politikaj. Ĉiu ano de la kvarkapa familio reagas alimaniere al la komplikiĝoj kaj danĝeroj, kaj Marina, la centra figuro de la libro, estas devigata analizi siajn rilatojn kun la tri aliaj...

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: Google Play (PDF kaj ePub) kaj Smashwords (ePub), krome en via iBook-legilo, Kobo-legilo kaj aliaj!

Priskribo: Romano verkita originale en Esperanto: Marina vivas kun sia edzino Helle kaj la du adoptitaj gefiloj, Letti kaj Tom, en Malmö, granda urbo tute en la sudo de Svedio. Ili estas moderna familio, kies kunvivadon minacas pluraj eventoj: personaj, emociaj, sociaj kaj eĉ politikaj. Ĉiu ano de la kvarkapa familio reagas alimaniere al la komplikiĝoj kaj danĝeroj, kaj Marina, la centra figuro de la libro, estas devigata analizi siajn rilatojn kun la tri aliaj...

Ĉi tiu romano ne ŝvebas ie en fikcia mondo. Oni re­trovos en ĝi poli­tikajn okazintaĵojn svedajn, eŭropajn kaj tutmondajn de antaŭ ne tro longa tempo. Kelkaj el ili ŝajnas tuŝi la vivon de la protagonistoj, sed la aŭtoro metas la psikologiajn, inter­familianajn kaj sociajn aspektojn en la centron de sia rakontado. Plurajn el la personoj de la libro la leganto eble memoros el "Marina" (Mondial, 2013). Tamen Marina ĉe la limo estas sendependa verko.

Sten Johansson estas unu el la plej produktivaj esperantistaj verkistoj kaj tradukistoj. Li estas majstro de la novelarto, verkis krimroma­nojn kaj modernstilajn, realismajn prozaĵojn, kaj ekde 2008 ankaŭ publikigis novelojn en la sveda. "Marina ĉe la limo" estas lia naŭa originala romano en Esperanto. 


Bo Sandelin: Adam Smith

Adam Smith. Vivo kaj verko

de Bo Sandelin

ISBN 9781595693686
86 paĝoj. Ekonomi-historia faklibreto. Biografio.

La fama skota filozofo Adam Smith (1723–1790) estas ofte konsiderata kiel "la patro de ekonomiko". Tiu ĉi libreto pritraktas liajn verkojn kaj vivon.   

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: Google Play / Smashwords / aŭ uzu la titolon aŭ la supran ISBN-numeron por serĉi en via legilo-librejo (Apple iBook; Nook, Kobo, Tolino, Android-legiloj, Sony Reader ktp.).

Priskribo: La fama skota filozofo Adam Smith (1723–1790) estas ofte konsiderata kiel "la patro de ekonomiko". Tiu ĉi libreto pritraktas liajn verkojn kaj vivon ekde lia junaĝo en Kircaldy, tra la profesoreco pri moralfilozofio en Glasgovo, la restado en Francio kiel akompananto de juna nobelo, la reveno kaj finverkado de Wealth of Nations (Riĉeco de nacioj), ĝis lia oficado kiel fervora dogankomisaro. Kiel larĝspirita klerisma filozofo Smith verkis ne nur pri la ekonomio, sed ankaŭ pri natursciencoj, psikologio, juroscienco, arto, beletro kaj lingvoj. Lia baza socia sinteno estis liberala, sed ne estus ĝuste nomi lin pledanto por tuta foresto de ŝtata interveno en la ekonomion.  


Blanke: Esperanto kaj socialismo

Esperanto kaj Socialismo? Pri la movado sur la 'alia flanko' (3a eldono!!)

de Detlev Blanke

ISBN 9781595693525
64 paĝoj. Movadhistoria faklibreto.

Kie estas niaj historiistoj? Ja en la fino (la 80aj jaroj), la movadanoj en la orienteŭropaj t.n. socialismaj landoj konsistigis preskaŭ la duonon de ĉiuj kolektivaj membroj de UEA; tie okazis la plej grandaj Universalaj Kongresoj en la historio de Esperanto; pli ol la duono de ĉiuj turismaj aranĝoj de la Esperanto-movado en 1988 okazis en ĝuste tiuj landoj, kaj nenie la movado estis evoluigita tiel organizite kaj kunlabore – ĉio forgesita, kaj ne plu grava?   

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: Kie estas niaj historiistoj? Ja en la fino (la 80aj jaroj), la movadanoj en la orienteŭropaj t.n. socialismaj landoj konsistigis preskaŭ la duonon de ĉiuj kolektivaj membroj de UEA; tie okazis la plej grandaj Universalaj Kongresoj en la historio de Esperanto; pli ol la duono de ĉiuj turismaj aranĝoj de la Esperanto-movado en 1988 okazis en ĝuste tiuj landoj, kaj nenie la movado estis evoluigita tiel organizite kaj kunlabore – ĉio forgesita, kaj ne plu grava?

Ne por ĉiu. Detlev Blanke, unu el la plej aktivaj orienteŭropaj esperantistaj funkciuloj, publikigis libreton titolitan “Esperanto kaj socialismo? Pri la movado sur la ‘alia flanko’” (TRIA ELDONO 2017), kaj, kiel kutime ĉe Blanke, li reiris al la radikoj, por klarigi eĉ al la plej konservativa leganto, kiel esperantistaj funkciuloj en la socialismaj landoj trovis vojojn al la oficialigo de Esperanto en siaj landoj, kaj kial tiuj vojoj ofte reiris al la laborista Esperanto-movado en la unua duono de la 20-a jarcento; kial la movadoj en orienta Eŭropo serĉis, kaj kelkfoje ne atingis, la ekvilibron inter la politikeco de siaj radikoj kaj ĉiutagaĵoj unuflanke, kaj la neŭtraleco de UEA, en kiu ili volis membriĝi, aliflanke; kaj kiel eblis ke kun tiom da tabuoj en la pli-malpli fermitaj socioj de orienta Eŭropo estiĝis la nombre plej ampleksa kaj kvalite ofte plej dinamika parto de la Esperanto-movado en la mondo. 


Krimeo estas nia

Idoj de la imperio. La rusoj en Baltio

de Kalle Kniivilä

ISBN 9781595693198
186 paĝoj. Aktuala originalaĵo nefikcia.
Mola bindo

Por sia tria libro, Kalle Kniivilä veturis tra Baltio kaj parolis kun ruslingvanoj kiuj memoras la duan mondmiliton kaj kun aliaj kiuj naskiĝis post la falo de Sovetio.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play / Smashwords / aŭ uzu la titolon aŭ la supran ISBN-numeron por serĉi en via legilo-librejo (iBook; Nook, Sony Reader k.a.)

Priskribo: Kien sopiras la ruslingvanoj de Baltio, kiam ili sopiras hejmen?
En Estonio, Latvio kaj Litovio loĝas miliono da ruslingvanoj – unu el la plej grandaj minoritatoj de Eŭropa Unio. Kiam la landoj de Baltio sendependiĝis, multaj el la rusoj restis sen civitaneco en ajna lando. Ili ne malofte estas traktataj kiel fremduloj en la lando kie ili naskiĝis aŭ vivis la plej grandan parton de sia vivo.

Sed ĉu vere la ruslingvanoj estas la kvina kolono de Putin, ĉu ili pretas perfidi siajn samlandanojn se Rusio vokos?

En sia tria libro Kalle Kniivilä veturis tra Baltio kaj parolis kun ruslingvanoj kiuj memoras la duan mondmiliton kaj kun aliaj kiuj naskiĝis post la falo de Sovetio. Li renkontis rus­ling­van barposedanton, kies kelneroj ne rajtas paroli ruse – kaj esperantistajn muzikistojn, kiuj ludis al banditoj en la sovaĝaj 1990-aj jaroj.

Pri Idoj de la imperio:
La intervjustilo de Kniivilä estas ŝparema kaj elektra. Li portretas homojn kun plej diversaj pensoj kaj opinioj, ne juĝante nek demonigante. En la konkludoj aperas la akraj analizoj kiuj klarigas la konsekvencojn de la nuntempa rusia politiko.
Maria Georgieva, Svenska Dagbladet

Kalle Kniivilä estas ĵurnalisto ĉe Sydsvenska Dagbladet en Lund, Svedio. Pli frue aperis de li en Esperanto Homoj de Putin (2014, dua eldono 2016) kaj Krimeo estas nia (2015).


Spegulaj paĝoj: librejo.com kaj:
esperantobooks.com, esperanto-books.com, esperantolibroj.com, esperantoliteraturo.com


Vidu ankaŭ: esperanto.fyi (prelego en la angla pri kulturo kaj Esperanto) kaj esperanto.boutique (informoj en la angla pri kelkaj el niaj Esperanto-libroj)